Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Granda estas mond' sen fino...

Granda estas mond' sen fino,
eta estas vi, knabino,
sed mi, se mi vin posedus,
por la mond' pri vi ne cedus.

Vi: la tag', mi: nokto meza,
plena de mallumo peza.
Se fandiĝus kor' al koro,
kiel ravus min aŭroro!

Ne rigardu min! L' okuloj
min konsumas per la bruloj.
Ho, sed ja vi min ne amas:
bone, se l' anim' forflamas.